Dormantino En iu nokto, bone mi memoras... ŝi dorme, mole en hamako kuŝis... negliĝ' duonfermita... loza haro, tapiŝon la piedo preskaŭ tuŝis. Fenestro malfermita. La kamparo odoris je sovaĝa rozbalzamo... kaj fore, sur la horizont', montriĝis de paca, dia nokto panoramo. La branĉoj de jasmeno, kurbiĝinte. en ĉambron maldiskrete sin enmetis, kaj svingiĝante sub zefira tono, sur vangojn, tremetante, ŝin kisetis. Ĉiela bildo!... sub kareso ĉiu eĉ sonĝe la knabino sin agitis... Kvietiĝinte... kisis ŝin la floro... sed antaŭ ŝia kiso... jen... forglitis... En tiu dolĉa horo oni vidis de du infanoj puraj ludon distran... Zefir' skuanta la foliojn verdajn ondumis ŝian harplektaĵon bistran! La branĉo jen apudis... jen foriĝis... Sed vidis, ke pro tio ŝi enuis, por ŝin ne kolerigi... petoleme, petalopluvon super ŝi deskuis... Spektante tiun scenon mi ripetis, en ĉi vesper', de sento kaj langvoro: "Ho, flor'! - vi estas la kamparvirgino! "Virgin'! - vi estas mia vivofloro!... Verko: Castro Alves. Esperantigo: Leopoldo Knoedt. Fonto: Castro Alves - Elektitaj Poemoj. |
Nenhum comentário:
Postar um comentário